Saltu al enhavo

David Hilberman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Hilberman
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1911 (1911-12-18)
en Klevlando
Morto 5-an de julio 2007 (2007-07-05) (95-jaraĝa)
en Palo Alto
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso - scenaranĝaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo animaciisto
layout artist (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

David HILBERMAN (18a de decembro 1911 – 5a de julio 2007) estis usona animaciisto kaj unu el la fondintoj de la klasika animacio de la 1940-aj jaroj. Kiel plinoviginto de la animacia industrio, li kunfondis United Productions of America (UPA).[1][2]

En 1932 li veturis kun amikoj al Rusio, kie estis naskiĝintaj iliaj gepatroj. Li restis ses monatojn en Leningrado, laboris en teatro kaj studis scenaron kaj arton. Malkapabla paroli rusan kaj konsiderante rusojn tro dogmemaj, li revenis al Klivlando. Li estis dungita de Walt Disney Company kaj laboris kun Bill Tytla por la scenoj de nanoj en Snow White and the Seven Dwarfs.

En 1947 la Kontraŭmalusona Komitato kunsidis en Holivudo. Walt Disney akuzis pro striko komunistajn agitistojn anstataŭ agnoski malregulaĵojn en la financoj de sia studio. Disney donis nomojn de kelkaj artistoj, kiel Hilberman kiel komunistoj.

  1. Lenburg, Jeff: Who’s Who in Animated Cartoons, 2006, p 138
  2. Cohen, Karl in Cartoons: the international journal of animation, vol. 3, issue 2, 2007